Bible

Elevate

Your Sunday Morning Worship Service

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 58

:
Esperanto - ESP
1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj?CXu vi juste jugxas, homidoj?
2 Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn,Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
3 De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis;De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento,De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon,
5 Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj,Kiel ajn lertaj en sia arto.
6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo;Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
7 Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas;Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj.
8 Kiel limako konsumigxanta ili malaperu,Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon;
9 Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn,Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.
10 GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon;Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
11 Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo,Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.