Psalms 57ESP

1Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;CXar cxe Vi rifugxas mia animo,Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas,GXis pasos la mizeroj.

2Mi vokas al Dio Plejalta,Al Dio, kiu decidas pri mi.

3Li sendu el la cxielo kaj helpu min,Li, kiu hontigas miajn persekutanton;Sela.Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

4Mia animo estas inter leonoj;Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,Kaj kies lango estas akra glavo.

5Altigxu super la cxielo, ho Dio;Via gloro estu super la tuta tero.

6Reton ili metis antaux miaj piedoj;Ili premis mian animon;Ili fosis antaux mi foson,Sed ili mem falis en gxin.Sela.

7Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;Mi kantos kaj gloros.

8Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo;Mi vekos la matenan cxielrugxon.

9Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;Mi prikantos Vin inter la gentoj.

10CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco,Kaj gxis la nuboj estas Via vero.

11Altigxu super la cxielo, ho Dio;Via gloro estu super la tuta tero.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 57.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.