Psalms 24ESP

1Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas,La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

2CXar Li sur la maroj gxin fondisKaj sur la akvoj gxin fortikigis.

3Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

4Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,Kiu ne fordonis sian animon al malveroKaj ne jxuras trompe.

5Li ricevos benon de la Eternulo,Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

6Tio estas la gento de Liaj adorantoj,De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob.Sela.

7Levu, pordegoj, viajn kapojn;Kaj levigxu, pordoj antikvaj,Por ke eniru la Regxo de gloro.

8Kiu estas tiu Regxo de gloro?La Eternulo forta kaj potenca,La Eternulo, la potenculo de milito.

9Levu, pordegoj, viajn kapojn;Kaj levigxu, pordoj antikvaj,Por ke eniru la Regxo de gloro.

10Kiu estas tiu Regxo de gloro?La Eternulo Cebaot,Li estas la Regxo de gloro.Sela.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 24.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.