Psalms 23ESP

1Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3Li kvietigas mian animon;Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

4Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo,Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi;Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

5Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj;Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo;Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 23.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.