Psalms 21ESP

1Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo,Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

2Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li;Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela.

3Vi antauxvenas al li kun beno de bono;Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

4Vivon li petis de Vi;Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne.

5Granda estas lia honoro pro Via helpo;Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

6Vi donas al li eternajn benojn;Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo.

7CXar la regxo fidas la Eternulon,Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

8Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn,Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

9Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros;La Eternulo englutos ilin per Sia kolero,Kaj fajro ilin formangxos.

10Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero,Kaj ilian semon el inter la homidoj.

11CXar ili preparis malbonon por Vi,Pripensis atencon, sed ne povis gxin plenumi.

12Vi devigos ilin turni al Vi la dorson,Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn.

13Levigxu, ho Eternulo, en Via forto;Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 21.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.