Bible

Focus

On Your Ministry and Not Your Media

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 20

:
Esperanto - ESP
1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero;Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo,Kaj el Cion Li vin fortigu.
3 Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn,Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.
4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro;Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.
5 Ni estos gajaj pro Via venko,Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.
6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo,Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn;Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
8 Ili sxanceligxas kaj falas,Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
9 Ho Eternulo, savu;La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.