Psalms 146ESP

1Haleluja!Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

2Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo,Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

3Ne fidu eminentulojn,Homidon, kiu ne povas helpi.

4Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.

5Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

6Kiu kreis la cxielon kaj la teron,La maron, kaj cxion, kio estas en ili,Kiu gardas la veron eterne;

7Kiu faras justecon al la prematoj,Donas panon al la malsataj.La Eternulo liberigas la malliberulojn;

8La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;La Eternulo restarigas la kurbigitojn;La Eternulo amas la virtulojn;

9La Eternulo gardas la enmigrintojn,Subtenas orfon kaj vidvinon;Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

10La Eternulo regxas eterne,Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj.Haleluja!

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 146.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.