Psalms 145ESP

1Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo,Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.

2CXiutage mi Vin benos,Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

3Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda,Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

4Generacio al generacio lauxdos Viajn farojnKaj rakontos pri Via potenco.

5Pri la majesto de Via granda gloroKaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

6La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos,Kaj Vian grandecon mi rakontos.

7Oni gloros la renomon de Via granda boneco,Kaj oni prikantos Vian justecon.

8Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo,Longetolera kaj kun granda boneco.

9La Eternulo estas bona por cxiuj;Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

10Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj,Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

11Ili raportos pri la gloro de Via regnoKaj parolos pri Via potenco,

12Por sciigi al la homidoj Lian potenconKaj la majestan gloron de Lia regno.

13Via regxeco estas regxeco eterna,Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

14La Eternulo subtenas cxiujn falantojnKaj restarigas cxiujn kurbigitojn.

15CXies okuloj estas turnitaj al Vi,Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.

16Vi malfermas Vian manonKaj satigas favore cxion vivantan.

17Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojojKaj bona en cxiuj Siaj faroj.

18Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas,Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere.

19La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas,Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin.

20La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn,Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.

21La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo,Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 145.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.