Psalms 12ESP

1Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo,cxar malaperis piulojKaj maloftigxis fideluloj inter la homidoj.

2Malveron ili parolas unuj al aliaj,Vortojn flatajn el koro hipokrita.

3La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxonKaj langon fanfaronantan,

4Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos,Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

5CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas,Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

6La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,Argxento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

7Vi, ho Eternulo, konservos ilin,Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.

8CXirkauxe aperas multe da malpiuloj,Kiam malnobleco altigxas inter la homidoj.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 12.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.