Psalms 11ESP

1Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas.Kial vi diras al mia animo:Flugu kiel birdo sur vian monton?

2CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon,Almetis sagon sian al la tendeno,Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.

3Kiam la fundamentoj estas detruitaj,Kion povas fari la justulo?

4La Eternulo estas en Sia sankta templo;La trono de la Eternulo estas en la cxielo;Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

5La Eternulo elprovas justulon;Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

6Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron;Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

7CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;La piulo vidos Lian vizagxon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 11.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.