Psalms 108ESP

1Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio;Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.

2Vekigxu, psaltero kaj harpo;Mi vekos la matenan cxielrugxon.

3Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj;Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.

4CXar granda gxis super la cxielo estas Via boneco,Kaj gxis la nuboj estas Via vero.

5Altigxu super la cxielo, ho Dio;Kaj Via gloro estu super la tuta tero.

6Por ke liberigxu viaj amatoj,Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

7Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos;Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.

8Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase;Efraim estas la forto de Mia kapo,Jehuda estas Mia sceptro.

9Moab estas Mia lavopelvo;Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon;Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

10Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon?Kiu alkondukos min gxis Edom?

11CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin?Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

12Donu al ni helpon kontraux la malamiko;Vanta estas helpo de homo.

13Kun Dio ni faros heroajxojn;Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 108.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.