Psalms 107ESP

1Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona;CXar eterna estas Lia boneco:

2Diru la liberigitoj de la Eternulo,Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,

3Kiujn Li kolektis el la landoj,De oriento kaj okcidento,De nordo kaj de la maro.

4Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva,Urbon logxatan ili ne trovis;

5Ili malsatis kaj soifis,Ilia animo en ili senfortigxis.

6Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

7Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo,Ke ili venu al urbo logxata.

8Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

9CXar Li satigis animon soifantan,Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.

10Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto,Katenitaj de mizero kaj fero;

11CXar ili malobeis la vortojn de DioKaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo.

12Kaj Li frapis ilian koron per sufero;Ili falis, kaj neniu helpis.

13Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

14Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto,Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris.

15Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

16CXar Li rompis kuprajn pordojn,Kaj disbatis ferajn riglilojn.

17La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojojKaj pro siaj krimoj;

18CXiujn mangxojn abomenis ilia animo,Kaj ili atingis la pordegon de la morto.

19Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

20Li sendis Sian vorton,Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

21Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

22Kaj ili oferdonu dankajn oferojn,Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.

23Kiuj veturas per sxipoj sur la maro,Kiuj komercas sur grandaj akvoj,

24Tiuj vidis la farojn de la EternuloKaj Liajn miraklojn en la profundo.

25Li diris, kaj aperis granda ventegoKaj alte levis gxiajn ondojn:

26Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn;Ilia animo konsumigxas de sufero;

27Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo,Kaj ilia tuta sagxeco malaperas.

28Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.

29Li kvietigis la ventegon,Kaj gxiaj ondoj silentigxis.

30Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente;Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.

31Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.

32Kaj ili altigu Lin en popola kunveno,Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu.

33Li sxangxas riverojn en dezerton,Kaj fontojn de akvo en sekajxon;

34Fruktoportan teron en salan dezerton,Pro la malboneco de gxiaj logxantoj.

35Li sxangxas dezerton en lagon,Kaj sekan teron en fontojn de akvo;

36Kaj Li logxigas tie malsatulojn,Kaj ili konstruas urbon logxatan.

37Kaj ili prisemas kampojn,Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.

38Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas,Kaj brutoj ne mankas al ili.

39Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortajPro la premanta malbono kaj mizero,

40Li versxas honton sur eminentulojn,Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.

41Malricxulon Li altigas el mizero,Kaj kreas familiojn kiel sxafojn.

42La virtuloj tion vidas, kaj gxojas;Kaj cxia malboneco fermas sian busxon.

43Kiu estas sagxa, tiu tion observu,Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 107.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.