Jonah 3ESP

1Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:

2Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon,kiun Mi diros al vi.

3Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.

4Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.

5La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.

6Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.

7Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;

8kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio,kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:

9eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

10Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo,Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Jonah 3.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.