1Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo.
2Kaj li diris:Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo,Kaj Li respondis al mi;El la ventro de SXeol mi kriis,Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
3Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro,Kaj fluego min cxirkauxis;CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj;Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.
5CXirkauxis min akvo gxis la animo;Abismo min cxirkauxis;Junko kovris mian kapon.
6Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj;La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj;Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
7Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon;Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8Tiuj, kiuj servas al vantajxoj,Senigas sin je favorkoreco.
9Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon;Kion mi promesis, tion mi plenumos;Savo estas cxe la Eternulo.
10Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.