Song of Solomon 3ESP

1Sur mia kusxejo dum la nokto mi sercxis tiun, kiun mia animo amas;Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

2Mi levigxos, kaj irados tra la urbo;Sur la stratoj kaj placoj mi sercxos tiun, kiun mia animo amas;Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

3La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min,Al ili mi demandis:CXu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?

4Kiam mi nur ekforiris de ili,Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas;Mi tenis lin, kaj ne delasis lin,GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino,Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.

5Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem,Je la gazeloj aux cervoj de la kampo:Ne veku nek sendormigu la amatinon,GXis sxi mem volos.

6Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumoParfumita per mirho kaj olibano,Per cxiaj pudroj de la parfumisto?

7Jen estas la lito de Salomono!Sesdek fortuloj cxirkauxas gxinEl la fortuloj de Izrael,

8CXiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj;CXiu portas sian glavon cxe sia femuro,Pro la teruro de la nokto.

9Edzigxan liton el la ligno de LebanonKonstruis al si la regxo Salomono.

10GXiajn kolonojn li konstruis el argxento,La cxarpentajxon el oro, la tegajxon el purpuro;La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.

11Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la regxon Salomono,Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edzigxofesto,En la tago de la gxojo de lia koro.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Song of Solomon 3.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.