1La Eternulo regxas, tremas la popoloj;Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero.
2La Eternulo estas granda en Cion,Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj.
3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:Li estas sankta.
4Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon,Vi fortikigis en praveco;Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.
5Altigu la Eternulon, nian Dion,Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj:Li estas sankta.
6Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin auxskultis.
7El nuba kolono Li parolis al ili;Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili.
8Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis;Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj.
9Altigu la Eternulon, nian Dion,Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto;CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio.