Bible

Connect

With Your Congregation Like Never Before

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 92

:
Esperanto - ESP
1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la EternulonKaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
2 Rakonti matene pri Via bonecoKaj nokte pri Via fideleco,
3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero,Per solenaj sonoj de harpo.
4 CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!Tre profundaj estas Viaj pensoj.
6 Malklerulo ne scias,Kaj malsagxulo tion ne komprenas.
7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herboKaj cxiuj malbonaguloj floras,Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.
8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
9 CXar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo,Jen Viaj malamikoj pereas,Diskuras cxiuj malbonaguloj.
10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo;Mi estas oleita per fresxa oleo.
11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn;Pri la malbonaguloj, miaj kontrauxuloj, auxdas miaj oreloj.
12 Virtulo verdestas, kiel palmo,Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
13 Plantitaj en la domo de la Eternulo,Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
14 Ili floras ankoraux en la maljuneco,Estas sukplenaj kaj fresxaj,
15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa,Mia fortikajxo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.