Psalms 90ESP

1Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejoDe generacio al generacio.

2Antaux ol la montoj naskigxisKaj Vi kreis la teron kaj la mondon,Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

3Vi venigas homon al polvo;Kaj Vi diras:Revenu, homidoj.

4CXar mil jaroj estas en Viaj okulojKiel la hierauxa tago, kiu pasis,Kaj kiel nokta gardoparto.

5Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo;Matene ili renovigxas kiel herbo:

6Matene gxi floras kaj gxermas,Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas.

7Jes, ni pereas de Via kolero,Kaj de Via kolerego ni neniigxas.

8Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin,Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

9CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

10La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj,Kaj cxe forteco okdek jaroj;Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

11Kiu scias la forton de Via kolero,Vian timindecon kaj Vian indignon?

12Instruu nin kalkuli niajn tagojn,Por ke ni akiru sagxan koron.

13Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe?Kaj kompatu Viajn sklavojn.

14Satigu nin matene per Via boneco;Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo.

15GXojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis,Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

16Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj,Kaj Via beleco al iliaj infanoj.

17Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni;Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni,Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 90.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.