Psalms 8ESP

1Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro,Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!Vi levis Vian gloron super la cxielon.

2Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanojVi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj,Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.

3Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj,La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

4Kio estas homo, ke Vi lin memoras?Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

5Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio;Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

6Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj;CXion Vi metis sub liajn piedojn:

7SXafojn kaj bovojn cxiujnKaj ankaux la sovagxajn bestojn,

8La birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro,CXion, kio iras la vojojn de la maroj.

9Ho Eternulo, nia Sinjoro,Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 8.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.