1Al la hxorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min;Ho Eternulo, rapidu helpi min.
2Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj sercxas mian animon;Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
3Kun honto iru returne tiuj,Kiuj diras al mi:Ha, ha!
4Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj;Kaj la amantoj de Via savo diru cxiam:Granda estas Dio.
5Kaj mi estas mizera kaj malricxa;Ho Dio, rapidu al mi.Vi estas mia helpo kaj mia savanto;Ho Eternulo, ne malrapidu.