Psalms 50ESP

1Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis,Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

2El Cion, la perfektajxo de beleco,Dio ekbrilis.

3Nia Dio venas kaj ne silentas;Fajro ekstermanta estas antaux Li,CXirkaux Li estas granda ventego.

4Li vokas la cxielon supre kaj la teron,Por jugxi Sian popolon:

5Kolektu al Mi Miajn fidelulojn,Kiuj faris kun Mi interligon cxe oferdono.

6Kaj la cxielo proklamis Lian justecon,CXar Dio estas tiu jugxanto.Sela.

7Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos;Ho Izrael, Mi atestos pri vi;Mi estas Dio, via Dio.

8Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos,CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.

9Mi ne prenos el via domo bovidon,Nek el viaj kortoj kaprojn:

10CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj,Miloj da brutoj sur la montoj;

11Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj,Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.

12Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi,CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

13CXu Mi mangxas viandon de bovoj,Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?

14Oferdonu al Dio dankon,Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.

15Voku Min en la tago de mizero;Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

16Sed al la malpiulo Dio diris:Por kio vi parolas pri Miaj legxojKaj portas Mian interligon en via busxo,

17Dum vi malamas moralinstruonKaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?

18Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li,Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;

19Vian busxon vi uzas por malbono,Kaj via lango plektas falsajxon;

20Vi sidas kaj parolas kontraux via frato,Pri la filo de via patrino vi kalumnias.

21Tion vi faris, kaj Mi silentis;Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi.Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.

22Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion;Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

23Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras;Kaj kiu estas singarda en la vojo,Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 50.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.