Psalms 48ESP

1Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo,Kaj tre glora en la urbo de nia Dio,Sur Lia sankta monto.

2Bela altajxo, gxojiga por la tuta teroEstas la monto Cion, en la norda regiono,La urbo de la granda Regxo.

3Dio estas konata en gxiaj palacoj, kiel rifugxejo.

4Jen kolektigxis la regxoj,Sed cxiuj kune foriris.

5Ili vidis kaj ekmiris,Konfuzigxis kaj forkuris.

6Teruro ilin atakis,Tremo, kiel cxe akusxantino.

7Per orienta ventoVi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.

8Kion ni auxdis, tion ni vidisEn la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio;Dio fortikigu gxin por cxiam!Sela.

9Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco,Interne de Via templo.

10Kiel Via nomo, ho Dio,Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero;Plena de justeco estas Via dekstra mano.

11GXoju la monto Cion,GXoju la filinoj de Jehuda,Pro Via jugxoj.

12Iru cxirkaux Cion kaj cxirkauxrigardu gxin,Kalkulu gxiajn turojn.

13Atentu gxiajn fortikajxojn,Vizitu gxiajn palacojn,Por ke vi rakontu al estonta generacio.

14CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne;Li estos nia kondukanto gxis la morto.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 48.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.