Psalms 46ESP

1Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto,Helpo en mizeroj, rapide trovata.

2Tial ni ne timas, ecx se pereus la teroKaj la montoj falus en la internon de la maroj.

3Bruu, bolu Liaj akvoj,Tremu la montoj de ilia fiera ondado.Sela.

4Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio,La sanktan logxejon de la Plejaltulo.

5Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos;Dio gxin helpas en frua mateno.

6Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj;Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.

7La Eternulo Cebaot estas kun ni;Nia defendo estas la Dio de Jakob.Sela.

8Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,Kiu faris detruojn sur la tero,

9Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero,Rompas pafarkon, rompas ponardegon,Forbruligas veturilojn per fajro.

10Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

11La Eternulo Cebaot estas kun ni;Nia defendo estas la Dio de Jakob.Sela.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 46.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.