Psalms 39ESP

1Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango;Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.

2Mi estis muta kaj silenta, mi silentis ecx pri bono;Kaj mia sufero estis mordanta.

3Ekbrulis mia koro en mia interno,En miaj pensoj ekflamis fajro,Mi ekparolis per mia lango:

4Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj,Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.

5Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato,Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio;Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus.Sela.

6Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.

7Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?Mia espero estas al Vi.

8De cxiuj miaj pekoj liberigu min,Ne lasu min farigxi mokindajxo por sensagxulo.

9Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon,CXar Vi tion faris.

10Deturnu de mi Vian frapon;De Via batanta mano mi pereas.

11Se Vi punas homon pro lia krimo,Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj.Nur vantajxo estas cxiu homo.Sela.

12Auxskultu mian pregxon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;Al miaj larmoj ne silentu;CXar migranto mi estas cxe Vi,Enmigrinto, kiel cxiuj miaj patroj.

13Lasu min, ke mi vigligxu,Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 39.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.