Bible

Upgrade

Your Church Presentations in Minutes

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 32

:
Esperanto - ESP
1 Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita,kies peko estas kovrita.
2 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulponKaj en kies spirito estas nenia malvero.
3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxisDe mia cxiutaga ploregado.
4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero.Sela.
5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis;Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.Sela.
6 Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en favora tempo,Por ke cxe la disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7 Vi estas mia sxirmo;Kontraux sufero Vi min gardos,Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos.Sela.
8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
9 Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo,Al kiuj oni devas kateni la busxon per brido kaj busxpeco,Alie ili ne venos al vi.
10 Multajn frapojn havas la malpiulo;Sed kiu fidas la Eternulon, tiun cxirkauxas favoro.
11 GXoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;Kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron!