Bible

Simplify

Your Church Tech & Streamline Your Worship

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 30

:
Esperanto - ESP
1 Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte,ho Eternulo,CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,Kaj Vi min sanigis.
3 Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon;Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,Kaj gloru Lian sanktan nomon.
5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero,Sed tutan vivon dauxras Lia favoro;Vespere povas esti ploro,Sed matene venos gxojego.
6 Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo:Mi neniam falos.
7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike;Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.
8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis,Kaj al la Eternulo mi pregxis:
9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon?CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron?
10 Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min;Ho Eternulo, estu helpanto al mi.
11 Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco;Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,
12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu.Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.