Psalms 26ESP

1De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis;Mi ne sxanceligxos.

2Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min;Refandu mian internajxon kaj mian koron.

3CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj;Kaj mi marsxas en Via vero.

4Mi ne sidas kun homoj malveremaj,Kaj kun falsemuloj mi ne iros.

5Mi malamas societon de malbonfarantoj,Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.

6Mi lavas miajn manojn per senkulpeco;Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

7Por auxdigi lauxte gloradonKaj famigi cxiujn Viajn miraklojn.

8Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo,Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

9Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj,Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

10En kies manoj estas krimoKaj kies dekstra mano estas plena de subacxetaj donacoj.

11Kaj mi iras en senkulpeco;Liberigu min kaj korfavoru min.

12Mia piedo staras sur ebena loko;En kunvenoj mi benos la Eternulon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 26.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.