1Kanto de suprenirado. De David. Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne levigxas alte miaj okuloj;Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.
2Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita,Tiel estas en mi mia animo.
3Ho Izrael, fidu la Eternulon,De nun kaj eterne.