Psalms 121ESP

1Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj:De kie venas al mi helpo?

2Mia helpo venas de la Eternulo,Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

3Li ne lasos vian piedon falpusxigxi;Via gardanto ne dormetas.

4Jen ne dormetas kaj ne dormasLa gardanto de Izrael.

5La Eternulo estas via gardanto;La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano.

6En la tago la suno vin ne frapos,Nek la luno en la nokto.

7La Eternulo vin gardos de cxia malbono,Li gardos vian animon.

8La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,De nun kaj eterne.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 121.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.