1Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxonKaj mian petegon,
2Ke Li klinis Sian orelon al mi;Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
3CXirkauxis min la ondoj de la morto,Kaj turmentoj de SXeol min trafis;Suferon kaj cxagrenon mi trovis.
4Sed la nomon de la Eternulo mi vokis:Ho Eternulo, savu mian animon.
5Favorkora estas la Eternulo kaj justa,Kaj nia Dio estas kompatema.
6La Eternulo gardas la simplanimulojn;Mi estis en mizero, kaj Li min savis.
7Revenu, ho mia animo, al via trankvileco,CXar la Eternulo faris al vi bonon.
8CXar Vi savis mian animon de la morto,Miajn okulojn de larmoj,Miajn piedojn de falpusxigxo.
9Mi irados antaux la EternuloEn la lando de la vivo.
10Kun kredo mi diris:Mi estas tre afliktita.
11Mi diris en mia konfuzigxo:CXu homo mensogas.
12Kion mi redonu al la EternuloPor cxiuj Liaj bonfaroj al mi?
13Mi levos la pokalon de savo,Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.
14Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumosAntaux Lia tuta popolo.
15Grandvalora en la okuloj de la EternuloEstas la morto de Liaj fideluloj.
16Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo,Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino;Vi disigis miajn ligilojn.
17Al Vi mi oferdonos dankan oferon,Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
18Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumosAntaux Lia tuta popolo,
19En la kortoj de la domo de la Eternulo,Interne de vi, ho Jerusalem.