Psalms 105ESP

1Gloru la Eternulon, voku Lian nomon;Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

2Kantu al Li, muziku al Li;Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.

3Lauxdu Lian sanktan nomon;GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.

4Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco;Sercxu cxiam Lian vizagxon.

5Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris,Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;

6Vi, semo de Abraham, Lia sklavo,Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

7Li estas la Eternulo, nia Dio;Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.

8Li memoras eterne Sian interligon,La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

9Kiun Li interkonsentis kun AbrahamKaj jxuris al Isaak.

10Li metis gxin por Jakob kiel legxon,Por Izrael kiel eternan interligon,

11Dirante:Al vi Mi donos la landon KanaananKiel vian parton heredan.

12Kiam ili estis malgrandnombraj,Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

13Kaj ili iradis de popolo al popolo,El unu regno al alia gento,

14Tiam Li al neniu permesis premi ilin,Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante:

15Ne tusxu Miajn sanktoleitojn,Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

16Kaj Li sendis malsaton en la landon,Rompis cxion, kio portis panon.

17Li sendis antaux ili homon:Jozef estis vendita kiel sklavo.

18Oni enpremis liajn piedojn en katenojn,Fero sxargxis lian korpon,

19GXis la tempo, kiam venis Lia vorto;La parolo de la Eternulo lin elprovis.

20Regxo sendis kaj malligis lin,Reganto super popoloj liberigis lin;

21Li faris lin sinjoro super lia domoKaj reganto super lia tuta havo,

22Ke li submetu al si liajn eminentulojnKaj sagxigu liajn maljunulojn.

23Kaj Izrael venis en Egiptujon,Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam.

24Kaj Li tre kreskigis Sian popolon,Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj.

25Li malgxustigis ilian koron,Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj.

26Li sendis Moseon, Sian sklavon,Kaj Aaronon, kiun Li elektis.

27Ili faris inter ili Liajn pruvosignojnKaj miraklojn en la lando de HXam.

28Li sendis mallumon kaj mallumigis;Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.

29Li sxangxis ilian akvon en sangon,Kaj senvivigis iliajn fisxojn.

30Ilia tero eksvarmigis ranojn,En la cxambroj de iliaj regxoj.

31Li diris, kaj venis fiinsektoj,Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj.

32Antataux pluvo Li donis al ili hajlon,Flamantan fajron en ilia lando.

33Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn,Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.

34Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj

35Kaj formangxis la tutan herbon en ilia landoKaj formangxis la produktojn de ilia tero.

36Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando,La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj.

37Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro,Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

38GXojis Egiptujo, kiam ili eliris,CXar atakis gxin timo antaux ili.

39Li etendis nubon, kiel kovron;Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto.

40Ili petis, kaj Li sendis koturnojn,Kaj per pano cxiela Li ilin satigis.

41Li malfermis rokon,Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

42CXar Li memoris Sian sanktan vortonAl Abraham, Sia sklavo.

43Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo,Siajn elektitojn kun kantado.

44Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj,Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

45Por ke ili plenumu Liajn legxojnKaj konservu Liajn instruojn.Haleluja!

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 105.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.