Proverbs 5ESP

1Mia filo! atentu mian sagxon;Al mia prudento klinu vian orelon,

2Por ke vi konservu prudentonKaj via busxo tenu scion.

3CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon,Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo.

4Sed sxia sekvajxo estas maldolcxa kiel absinto,Akra kiel ambauxtrancxa glavo.

5SXiaj piedoj iras malsupren al la morto;SXiaj pasxoj atingas SXeolon.

6SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo;SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.

7Kaj nun, infanoj, auxskultu min,Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo.

8Malproksimigu de sxi vian vojon,Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,

9Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoronKaj viajn jarojn al la kruelulo,

10Por ke fremduloj ne satigxu de via havo,Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,

11GXis vi gxemos en la fino,Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,

12Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon,Kaj mia koro malsxatis moraligon!

13Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj,Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.

14Mi estis preskaux en cxia malbonoMeze de kunveno kaj societo.

15Trinku akvon el via cisterno,Kaj fluantan el via puto.

16Viaj fontoj disfluu eksteren,Akvaj torentoj en la stratojn.

17Ili apartenu al vi sola,Sed ne al aliaj kun vi.

18Via fonto estu benata;Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco.

19SXi estas cxarma kiel cervino,Kaj aminda kiel ibeksino;SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo,SXia amo cxiam donu al vi plezuron.

20Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virinoKaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

21CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo,Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

22Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon,Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.

23Li mortos pro manko de eduko;Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Proverbs 5.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.