Proverbs 2ESP

1Mia filo! se vi akceptos miajn parolojnKaj konservos cxe vi miajn ordonojn,

2Ke via orelo atente auxskultos sagxonKaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

3Se vi vokos la prudentonKaj direktos vian vocxon al la sagxo:

4Se vi sercxos gxin kiel argxenton,Sercxegos kiel trezoron:

5Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo,Kaj vi akiros konadon pri Dio.

6CXar la Eternulo donas sagxon;El Lia busxo venas scio kaj kompreno.

7Li havas helpon por la virtuloj;Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.

8Li gardas la iradon de la justo,Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.

9Tiam vi komprenos veremon kaj justonKaj pion kaj cxiun bonan vojon.

10CXar sagxo venos en vian koron,Kaj scio estos agrabla por via animo.

11Bona konscio vin gvidos,Prudento vin gardos,

12Por savi vin de la vojo de malbono,De homo, parolanta kontrauxverajxon,

13De tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon,Por iri la vojojn de mallumo,

14Kiuj gxojas, kiam ili faras malbonon,Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,

15Kies vojoj estas malrektajKaj kies irado deflankigxis;

16Por savi vin de fremda virino,De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

17Kiu forlasas la amikon de sia juneco,Kaj forgesas la ligon de sia Dio;

18CXar sxia domo kondukas al morto,Kaj sxiaj pasxoj al la inferuloj;

19CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas,Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;

20Ke vi iru la vojon de bonuloj,Kaj sekvu la pasxosignojn de piuloj.

21CXar la piuloj logxos sur la tero,Kaj la senpekuloj restos sur gxi;

22Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero,Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Proverbs 2.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.