Leviticus 12ESP

1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2Diru al la Izraelidoj jene:Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam sxi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monatajxa suferado sxi estos malpura.

3Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

4Tridek tri tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo; nenion sanktan sxi tusxu kaj en la sanktejon sxi ne venu, gxis finigxos la tagoj de sxia purigxo.

5Se sxi naskos knabineton, tiam sxi estu malpura dum du semajnoj kiel cxe sia monatajxo, kaj sesdek ses tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo.

6Kaj kiam finigxos la tagoj de sxia purigxo post filo aux filino, sxi alportu jaragxan sxafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aux turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.

7Kaj li tion alportos antaux la Eternulon kaj pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos de sia sangofluado. Tio estas la legxo pri naskintino, cxu de knabo,cxu de knabino.

8Kaj se sxi ne estas suficxe bonstata, por alporti sxafidon, tiam sxi prenu du turtojn aux du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Leviticus 12.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.