Lamentations 5ESP

1Rememoru, ho Eternulo, kio farigxis al ni;Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

2Nia heredajxo transiris al fremduloj,Niaj domoj al aligentuloj.

3Ni farigxis orfoj senpatraj,Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

4Nian akvon ni trinkas pro mono;Nian lignon ni ricevas nur pro pago.

5Oni pelas nin je nia kolo;Ni lacigxis, sed oni ne permesas al ni ripozi.

6Al Egiptujo ni etendis la manon,Al Asirio, por satigxi per pano.

7Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas;Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

8Sklavoj regas super ni;Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.

9Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon,Pro la glavo en la dezerto.

10Nia hauxto varmegigxis kiel forno,Por la kruela malsato.

11La virinojn en Cion ili senhonorigis,La virgulinojn en la urboj de Judujo.

12La princoj estas pendigitaj je siaj manoj;La maljunulojn oni ne respektis.

13La junuloj devas porti muelsxtonojn;La knaboj falas sub la lignosxargxoj.

14La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj,La junuloj jam ne kantas.

15Malaperis la gajeco de nia koro;Niaj dancrondoj aliformigxis en funebron.

16Defalis la krono de nia kapo;Ho ve al ni, ke ni pekis!

17Pro tio senfortigxis nia koro,Pro tio senlumigxis niaj okuloj:

18Pro la monto Cion, ke gxi farigxis dezerta,Ke vulpoj vagas sur gxi.

19Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterneKaj kies trono staras de generacio al generacio,

20Kial Vi forgesis nin kvazaux por eterne,Forlasis nin por longa tempo?

21Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu;Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antauxa.

22CXar cxu Vi nin tute forpusxis?Vi tre forte ekkoleris kontraux ni.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Lamentations 5.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.