Job 39ESP

1CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj?CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj?

2CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco?Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?

3Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn,Liberigxas de siaj doloroj.

4Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco,Foriras, ke ne revenas al ili.

5Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno?Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn?

6La dezerton Mi faris gxia domo,Kaj stepon gxia logxejo;

7GXi ridas pri la bruo de la urbo,La kriojn de pelanto gxi ne auxdas;

8La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo,Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.

9CXu bubalo volos servi al vi?CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo?

10CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo?CXu gxi erpos post vi valojn?

11CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto?Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron?

12CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojnKaj kolektos en vian grenejon?

13La flugilo de struto levigxas gaje,Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;

14CXar gxi lasas sur la tero siajn ovojnKaj varmigas ilin en la sablo;

15GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremiKaj sovagxa besto povas ilin disbati.

16GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj;GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana;

17CXar Dio senigis gxin je sagxoKaj ne donis al gxi prudenton.

18Kiam gxi levigxas alten,GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton.

19CXu vi donas forton al la cxevalo?CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj?

20CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido?Terura estas la beleco de gxia ronkado.

21GXi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco;GXi eliras kontraux armiton;

22GXi ridas pri timo kaj ne senkuragxigxas,Kaj ne retiras sin de glavo.

23Super gxi sonoras la sagujo,Brilas lanco kaj ponardego.

24Kun bruo kaj kolero gxi glutas teron,Kaj ne povas stari trankvile cxe sonado de trumpeto.

25Kiam eksonas la trumpeto, gxi ekkrias:Ho, ho!Kaj de malproksime gxi flarsentas la batalon,Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.

26CXu pro via sagxo flugas la akcipitroKaj etendas siajn flugilojn al sudo?

27CXu pro via ordono levigxas la agloKaj faras alte sian neston?

28Sur roko gxi logxas,Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.

29De tie gxi elrigardas por si mangxajxon;Malproksime vidas gxiaj okuloj.

30GXiaj idoj trinkas sangon;Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Job 39.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.