Job 36ESP

1Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:

2Atendu ankoraux iom; mi montros al vi,CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio.

3Mi prenos mian scion de malproksime,Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.

4CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj;Homo sincera estas antaux vi.

5Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas;Li estas potenca per la forto de la koro.

6Al malpiulo Li ne permesas vivi,Kaj al mizeruloj Li donas justecon.

7Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn,Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam,Por ke ili estu altaj.

8Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj,Malliberigitaj mizere per sxnuroj,

9Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn,Kiel grandaj ili estas.

10Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo,Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.

11Se ili obeas kaj servas al Li,Tiam ili finas siajn tagojn en bonoKaj siajn jarojn en stato agrabla;

12Sed se ili ne obeas,Tiam ili pereas per glavoKaj mortas en malprudento.

13La hipokrituloj portas en si koleron;Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;

14Ilia animo mortas en juneco,Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj.

15Li savas la suferanton en lia mizero,Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.

16Ankaux vin Li elkondukus el la suferojEn spacon vastan, kie ne ekzistas premateco;Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.

17Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo;Kulpo kaj jugxo tenas sin kune.

18Via kolero ne forlogu vin al mokado,Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.

19CXu Li atentos vian ricxecon?Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

20Ne strebu al tiu nokto,Kiu forigas popolojn de ilia loko.

21Gardu vin, ne klinigxu al malpieco;CXar tion vi komencis pro la mizero.

22Vidu, Dio estas alta en Sia forto.Kiu estas tia instruanto, kiel Li?

23Kiu povas preskribi al Li vojon?Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

24Memoru, ke vi honoru Liajn farojn,Pri kiuj kantas la homoj.

25CXiuj homoj ilin vidas;Homo rigardas ilin de malproksime.

26Vidu, Dio estas granda kaj nekonata;La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.

27Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo,Ili versxigxas pluve el la nebulo;

28Versxigxas la nubojKaj gutas sur multe da homoj.

29Kaj kiam Li intencas etendi la nubojnKiel tapisxojn de Sia tendo,

30Tiam Li etendas sur ilin Sian lumonKaj kovras la radikojn de la maro.

31CXar per ili Li jugxas la popolojnKaj donas ankaux mangxajxon abunde.

32Per la manoj Li kovras la lumonKaj ordonas al gxi aperi denove.

33Antauxdiras pri gxi gxia bruo,Kaj ecx la brutaroj, kiam gxi alproksimigxas.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Job 36.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.