Job 26ESP

1Ijob respondis kaj diris:

2Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton!Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!

3Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon,Kaj kiel grandan prudenton vi montras!

4Al kiu vi parolas vortojn?Kaj kies spirito eliras el vi?

5La mortintoj tremas sub la akvo,Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.

6SXeol estas malkovrita antaux Li,Kaj la abismo ne havas kovron.

7Li etendis la nordon super la malpleno,Li pendigis la teron sur nenio.

8Li ligas la akvon en Siaj nuboj,Kaj nubo ne krevas sub tio.

9Li kovras la trononKaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon.

10Li faris limon sur la akvo,GXis la loko, kie finigxas la lumo kaj la mallumo.

11La kolonoj de la cxielo sxanceligxasKaj tremas de Lia krio.

12Per Sia forto Li kvietigas la maron,Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon.

13Per Lia spirito belegigxis la cxielo;Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton.

14Jen tio estas parto de Liaj vojoj;Kaj nur iometon ni auxdis pri Li.Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Job 26.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.