Job 23ESP

1Ijob respondis kaj diris:

2Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa;Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.

3Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi,Veni al Lia trono!

4Mi prezentus al Li jugxan aferon,Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.

5Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi;Mi komprenus, kion Li dirus al mi.

6CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi?Ne, Li nur atentu min;

7Tiam pravulo procesus kun Li,Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.

8Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas;Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas;

9Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas;Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.

10Sed mian vojon Li konas;Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.

11Sur Lia irejo forte tenigxas mia piedo;Lian vojon mi konservis, kaj ne forklinigxis.

12Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj;Pli ol mian propran legxon mi konservis la dirojn de Lia busxo.

13Sed Li estas sola:kiu kontrauxstaros al Li?Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

14Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos;Kaj Li havas multe da similaj aferoj.

15Tial mi tremas antaux Lia vizagxo,Mi primeditas, kaj mi timas Lin.

16Dio senkuragxigis mian koron,Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.

17CXar mi ne estas neniigita antaux la mallumo,Kaj antaux mia vizagxo Li ne kovris la mallumon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Job 23.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.