Isaiah 62
1 Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, gxis gxia praveco eligxos kiel brilo kaj gxia savo kiel brulanta torcxo.
2 Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo.
3 Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj regxa kapornamo en la manplato de via Dio.
4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.
5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.
6 Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,
7 kaj al Li ne donu ripozon, gxis Li arangxos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.
8 La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;
9 sed gxiaj rikoltantoj gxin mangxos, kaj lauxdos la Eternulon; kaj gxiaj kolektantoj gxin trinkos en la korto de Mia sanktejo.
10 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu,ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.
11 Jen la Eternulo auxdigas gxis la fino de la tero:Diru al la filino de Cion:Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.
12 Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.