Isaiah 18ESP

1Ve al la lando flanke ombrata, kiu trovigxas transe de la riveroj Etiopaj,

2kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj sxipoj sur la akvo! Iru,rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathauxta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

3Vi cxiuj, kiuj trovigxas en la mondo kaj logxas sur la tero! rigardu,kiam oni levos standardon; kaj auxskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.

4CXar tiel diris al mi la Eternulo:Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia logxejo, kiel serena varmego cxe hela lumo, kiel rosa nubo cxe varmego de rikolto.

5CXar antaux la rikolto, kiam la florado finigxis kaj la floro farigxis matura bero, Li detrancxos la brancxojn per trancxiloj kaj deprenos la vinberbrancxojn.

6CXio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj logxos super gxi en somero, kaj cxiaj bestoj de la tero super gxi vintros.

7En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Isaiah 18.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.