Isaiah 12ESP

1En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

2Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo,estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

3Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

4Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

5Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.

6GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Isaiah 12.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.