Bible

Create

Inspiring Presentations Without Hassle

Try Risen Media.io Today!

Click Here

Hosea 5

:
Esperanto - ESP
1 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.
2 Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos cxiujn.
3 Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi:vi nun malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis.
4 Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.
5 La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.
6 Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili.
7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo.
8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!
9 Efraim farigxos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.
10 La princoj de Jehuda farigxis similaj al forsxovantoj de limo; Mi elversxos sur ilin Mian koleron kiel akvon.
11 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.
12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.
13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin,ne forigos de vi la vundon.
14 CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda;Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.
15 Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros: