1 Chronicles 14ESP

1HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.

2Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.

3Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.

4Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab, Natan kaj Salomono

5kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Elpelet

6kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia

7kaj Elisxama kaj Beeljada kaj Elifelet.

8Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio,kaj li eliris kontraux ilin.

9Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim.

10Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.

11Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon.Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

12Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.

13Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis la valon.

14Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili,deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

15kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj,tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.

16Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.

17Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for 1 Chronicles 14.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.