1 Chronicles 3
1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskigxis al li en HXebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Ahxinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;
2 la tria estis Absxalom, filo de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur; la kvara estis Adonija, filo de HXagit;
3 la kvina estis SXefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;
4 ses naskigxis al li en HXebron. Li regxis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li regxis en Jerusalem.
5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXimea, SXobab,Natan, Salomono-cxi tiuj kvar de Bat-SXua, filino de Amiel;
6 Jibhxar, Elisxama, Elifelet,
7 Noga, Nefeg, Jafia,
8 Elisxama, Eljada, kaj Elifelet-naux.
9 Tio estas cxiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.
10 La filo de Salomono estis Rehxabeam; la filo de cxi tiu estis Abija; la filo de cxi tiu:Asa; la filo de cxi tiu:Jehosxafat;
11 la filo de cxi tiu:Joram; la filo de cxi tiu:Ahxazja; la filo de cxi tiu:Joasx;
12 la filo de cxi tiu:Amacja; la filo de cxi tiu:Azarja; la filo de cxi tiu:Jotam;
13 la filo de cxi tiu:Ahxaz; la filo de cxi tiu:HXizkija; la filo de cxi tiu:Manase;
14 la filo de cxi tiu:Amon; la filo de cxi tiu:Josxija.
15 La filoj de Josxija estis:la unuenaskito Johxanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara SXalum.
16 La filoj de Jehojakim:lia filo Jehxonja, lia filo Cidkija.
17 La filoj de Jehxonja:Asir, lia filo SXealtiel,
18 Malkiram, Pedaja, SXenacar, Jekamja, HXosxama, kaj Nedabja.
19 La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj SXimei. La filoj de Zerubabel:Mesxulam,HXananja; ilia fratino estis SXelomit;
20 ankaux cxi tiuj kvin:HXasxuba, Ohel, Berehxja, HXasadja, kaj Jusxab-HXesed.
21 La idoj de HXananja:Pelatja kaj Jesxaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de SXehxanja.
22 La filo de SXehxanja estis SXemaja; la filoj de SXemaja:HXatusx, Jigal,Bariahx, Nearja, kaj SXafat-ses.
23 La filoj de Nearja:Eljoenaj, HXizkija, kaj Azrikam-tri.
24 La filoj de Eljoenaj:Hodavja, Eljasxib, Pelaja, Akub, Johxanan, Delaja,kaj Anani-sep.