Bible

Connect

With Your Congregation Like Never Before

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

1 Chronicles 14

:
Esperanto - ESP
1 HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
2 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.
3 Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.
4 Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab, Natan kaj Salomono
5 kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Elpelet
6 kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia
7 kaj Elisxama kaj Beeljada kaj Elifelet.
8 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio,kaj li eliris kontraux ilin.
9 Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim.
10 Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.
11 Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon.Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
12 Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.
13 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis la valon.
14 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili,deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
15 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj,tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.
16 Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.
17 Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.